ESPERANTO-DOMO en KIOTO
(japane: Esperanto-Kaikan エスペラント会館)

Esperanto-Domo estas publika domo kun kvar kunsid-ĉambroj.
Administras ĝin privata persono.
Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ ne-esperantistaj grupoj disponas la ĉambrojn kontraŭ pago.

Esperantistoj kunvenas tie en ĉiu merkredo, 14:00-16:00.
Ne ĉiam esperantisto deĵoras. Informu pri via vizito anticipe per reta letero.
La domo estas fermita en jenaj tagoj:
en ĉiu mardo
13-16 de aŭgusto
26-31 de decembro, 1-5 de januaro.

Kiel atingi la domon?
Antaŭ la stacidomo Kioto (en la norda flanko, kie troviĝas Kiota Turo) prenu buson n-ro 50, kies fina haltejo estas "Kitano-Temmangu Ritsumeikan-Daigakumae". Eliru el la buso ĉe la 4-a haltejo "Gojo- Nishinotoin [goĵoo niŝinotooin] ".
Se la aŭtoj glate iras sur la strato, oni bezonas 10 minutojn aŭ malpli por veturi tien de la stacidomo.
De la bushaltejo paŝu unu-du minutojn en la direkto, kien la buso iras. Atente rigardu la domojn por ne preterpasi, ĉar la domo estas tre malgranda!

retadreso:esperantokaikan@yahoo.co.jp
poŝtkodo:600-8455
adreso:Kyoto-si Simogyô-ku Nisinotôin-Gozyô agaru Yawata-tyô 537-6
telefono+fakso: +81 75 343 3120

Skizo de stratoj

Se vi prenos taksion, indiku la lokon jene:
Niŝinotooin-Goĵoo-agaru-niŝigawa
Kioto-anoj indikas lokon per nomo de stratoj. Ne per unu strato kiel en eŭropaj urboj, sed per du stratoj simile al koordinato matematika.
"Niŝinotooin" estas nord-suda strato kaj "Goĵoo" estas orient-okcidenta strato. Per la du nomoj oni difinas la vojkrucon. "Agaru" sifnifas "norden (de la vojkruco) kaj "niŝigawa" signifas "okcidenta flanko".

al japanlingva paĝo